Flagy (Seine-et-Marne)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Flagy. |
Flagy | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Pariza Regiono | ||
Departemento | Seine-et-Marne | ||
Arondismento | Fontainebleau | ||
Kantono | Lorrez-le-Bocage-Préaux | ||
INSEE kodo | 77184 [+] | ||
Poŝtkodo | 77940 | ||
Kodo laŭ INSEE | 77184 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Jacques Drouhin 2008-2013 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 621 (2005) | ||
Loĝdenso | 74,1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 19′ N, 2° 55′ O (mapo)48.3130555555562.9222222222222Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 55′ O (mapo) | ||
Alto | De 69 ĝis 151 m | ||
Areo | 7,21 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Flagy (Seine-et-Marne) [+] | |||
Flagy [flaĵi] estas franca komunumo, situanta en la departemento Seine-et-Marne, en la administra regiono Pariza Regiono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tra Flagy fluas la rivereto Orvanne.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]Flagy jam ekzistis en la gaŭlo-romia epoko, sub la nomo "Flaviacum". Ĝi estas menciita en la 12-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]Eksa malgranda fortikigita loko. La vilaĝon oni konstruis en la 12-a jarcento laŭ ordono de Ludoviko la 7-a en 1130.[1]. Konstruita rande de la reĝa bieno, ĝin oni realigis laŭ kvadrata plano, kiel nuntempe plu montras la sep paralelaj stratoj, kiuj ĉiuj kondukis al la rivereto, super kiu estas sep pontoj. La Orvanne-fluejo estis alidirektita, cele akvoprovizi muelejon. Tiu ĉi, konstruita en la 13-a jarcento, plu ekzistas kaj bone reprezentas la tradician regionan arkitekturon.[2] Krom la rivereto provizanta homojn kaj bestojn per akvo, estis puto ĉe ĉiu el la sep paralelaj stratoj. Pluraj plu ekzistas, ili estis ĉiutage uzataj ĝis la jaro 1960. Je la tago de kultura heredaĵo, estas vizitindaj du enirejoj de subteraĵoj. Tiam ekzistis tuta reto, kiu kunligis la provianto-kelojn. La vilaĝanoj uzis ilin kiel kaŝejojn, kiam malamikoj invadis la vilaĝon.
Kuriozaĵo estas sur la tegmento de la preĝejo : la ventomontrilo konsistas el du simboloj: koko kutima franca simbolo kaj porkokapo, alia simbolo, daŭra memoraĵo pri loka legendo parole transdonita. Dum la centjara milito, la terura nigra pesto trafis multajn Pariz-regionajn vilaĝojn. Trafitaj de la epidemio, loĝantoj de proksima vilaĝo petis helpon de Flagy, kie staris hospitalo (Hôtel-Dieu). Sed la Flaĵianoj vigle rifuzis, ke tiaj malsanuloj eniros en ilian vilaĝon. La kompatinduloj devis serĉi aliloken pli bonan akcepton. Oni diras, ke la episkopo indignigita pro tiu senkompata senkora sinteno punigis la vilaĝanojn. De tiam porkkapa ventomontrilo superas la preĝejon.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 1990 estis 415 loĝantoj, en 1999 estis 534,[3] en 2005 estis 621[4] kaj fine de 2021 estis 602 loĝantoj
Demografia evoluo de Flagy (Seine-et-Marne) inter 1793 kaj 2019 | |||||||||||
1793 | 1800 | 1851 | 1901 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2005 | 2019 |
449 |
423 | 448 | 345 | 363 | 326 | 377 | 374 | 415 | 534 | 621 | 622 |
Lokoj kaj Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Tombeja kruco el la 19-a jarcento.[5]
- Kruco de la tombo de Adrien Ligeron[5]
- Preĝejo[5]
- Legomĝardeno nomita "ĝardenoj de Flagy" el Mezepoko[5]
La muelejo de Flagy
Verŝajne la muelejo estis finkonstruita je la fino de la 13a jarcento. Ĝi eble apartenis al Blanka de Kastilio ĉar tiam Flagy apartenis al la reĝa bieno.
La mueleja padelrado estis movita de la akvo de la rivereto, Orvanne.La muelejo fabrikis la farunon necesan por loĝantoj.
Komence de la 19a jarcento akvoturbino anstataŭis la padelradon. La turbino ekfunkcigis dinamon, kiu produktis elektron, kvankam ne konstantan.
Tamen en 1940 dum la dua monda milito denove la muelejo fabrikis farunon, nesciate de germanaj okupantoj.
En 1965, la muelejo estis restaŭrata, ĝi retrovis sian unuan aspekton, t.e. la originajn trabaj-murojn, la tegolrompaĵojn dronitajn en pajarĝila mortero, la videblajn ŝtonojn kaj la pinjonon kun ĝia bela volbo.
Poste ĝi iĝis hotelo-gastejo sub la nomo de "Moulin de Flagy."
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.flagy.fr retejo de la komunumo de Flagy
- Paĝo pri Flagy en loisirsengatinais.com (arkivigite)
- Fotoj pri la muelejo
- Situo de Flagy per googlemaps.com
- http://www.iaurif.org/en/gis/fichescom/mos99/ficmos/mos77184.html Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (en) Dispartigo inter konstruitaj kaj nekonstruitaj areoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-02-24. Alirita 2008-03-21.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
- ↑ http://www.insee.fr/fr/ffc/pop_legale/pop.asp?nomtable=com&fct=77184
- ↑ http://www.insee.fr/fr/recensement/nouv_recens/resultats/repartition/chiffres_cles/n3/77/n3_77184.pdf
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 http://www.culture.gouv.fr/public/mistral/merimee_fr?ACTION=CHERCHER&FIELD_98=INSEE&VALUE_98=77184